Trarigardo de gazetoj laŭ eldona aŭ pritraktata loko

Esperanto Hamburg

Esperanto Hamburg estas dumonata gazeto papera kaj reta priskribanta esperantajn temojn en Hamburg - Germanio
informilo – Esperanto Hamburg La bulteno de la Hamburga Esperanto-societo jam aperis sub la nomo Informilo en la komenco de la Hamburga movado. Ĉiumonata simpla folio, nur unuflanke presita, enhavis la datojn de la klub-vesperaj programoj kaj aliaj aranĝoj. La produktado okazis per ne plu uzata malnova tekniko. En la 1970aj jaroj foje nova tekniko estis uzata, kvankam oni taksis fotokopiojn tro multekostaj. Sed eblis dorsflanke publiki pliajn informojn. En la 1980aj jaroj la Informilo aperis en faldita formo por du monatoj. Multaj aliaj kluboj nomas sian bultenon Informilo, do la bulteno de la Hamburga Esperanto-Societo fariĝis HES-Informilo. La mallongigo HES ekster Hamburg ne estis konata, do ĝi fariĝis Informilo Hamburg, kiu iom post iom estis farita per komputile skribitaj tekstoj. Pro novaj grafikaj eblecoj la bulteno ricevis novan aspekton. Kune kun la ĝenerala aspekto ankaŭ la titolo ricevis novan grafikaĵon – kaj nomon Esperanto Hamburg.

Temoj : | E-movado loka |

Lokoj : | Eŭropo |

Lingvoj : | Esperanto |


Ĉefa retejo : Esperanto Hamburg

Eldonisto : Hamburga Esperanto-Societo r. a.

Retpoŝta adreso : info (ĉe) esperanto-hamburg.de

Eldona loko :Hamburg

Ekapero : 1980-01-01

- > Ĉiuj gazetaj numeroj

Eŭropa Bulteno

Eŭropa Bulteno estas oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Temoj : | Politiko |

Lokoj : | Eŭropo |

Lingvoj : | Esperanto (NUR) |


Eldonisto : Eŭropa Esperanto-Unio

- > Ĉiuj gazetaj numeroj