Israela Esperantisto estas kultura, prihistoria kaj movada revuo venanta el Israelo. Krom aktualaj kaj historiaj artikoloj, ĝi ankaŭ prezentas riĉan kolekton de literaturaj verkoj tradukitaj samkiel originalaj.
La revuo tuŝas vastan spektron de temoj, kiel historion, Esperantistojn, tutmondiĝon, informadon kaj aliajn; pluraj artikoloj reaperis en aliaj gravaj E-periodaĵoj. Nemalhavebla parto de la revuo estas originala kaj tradukita literaturo, ofte aperanta la unuan fojon en E-mondo. Fondita en 1959 kiel “Nia Ligilo”, nuntempe ĝi estas kolora, 24-paĝa revuo, kiun konstante honorigas per siaj kontribuoj eminentuloj el la tuta mondo.
En la retejo de la revuo eblas trovi enarkivigitajn numerojn (aperintajn ekde 2002), kaj iom post iom estas enretigataj la malnovaj kajeroj.
Ĉefa retejo : Israela Esperantisto
Eldonisto : Esperanto-Ligo en Israelo
Vikipedia ligilo
Retpoŝta adreso : ie (ĉe) esperanto.org.il
ISSN :1565-3315
Ekapero : 1958-12-30