#1. Kio estas gazetejo.org (La Esperanta Gazetejo) ?
Gazetejo.org kunigas informojn pri esperantaj gazetoj. Ĝi ebligas uzantojn ĝui plej diversajn esperantajn gazetojn kaj estas ankaŭ ilo por gazet-redaktistoj kaj verkistoj reklami pri siaj gazetoj kaj profitigi sian gravan kaj laŭdendan laboron al la tuta esperantistaro.
#2. Kiel uzantoj plej efike uzu ĉi-retejon ?
RSS-fluoj : Per RSS-fluoj, gazetemuloj povas rekte sciiĝi pri ĉiuj lastaj aldonaĵoj ĉe gazetejo.org aŭ pri la ĵus aperitaj numeroj de siaj plej ŝatataj gazetoj :
Por lerni pli pri RSS-fluoj, vizitu vikipedian paĝon pri RSS-fluoj
: la gazeta numero senpage elŝuteblas en .pdf-formato ĉe gazetejo.org.
: Nekompleta gazeta numero senpage elŝuteblas en .pdf-formato ĉe gazetejo.org.
: Kompleta gazeta numero senpage elŝuteblas ĉe gazetejo.org, sed ĝi venas el skanita ekzemplero.
: Nekompleta skanita gazeta numero senpage elŝuteblas ĉe gazetejo.org.
: Jara aŭ plurajara kolekto elŝuteblas ĉe gazetejo.org.
: Skanita kolekto elŝuteblas ĉe gazetejo.org.
: la gazeta numero senpage (tute aŭ parte) elŝuteblas en .pdf-formato ĉe alia retejo.
: la gazeta numero senpage (tute aŭ parte) legeblas kiel html-o dokumento ĉe alia retejo.#3. Subteno
Por redakte kunlabori ĉe gazetejo.org, vidu pli detalajn informojn sube (#4). Krom redaktado, eblas ankaŭ subteni ĉi-projekton per reklamo :
Gazetejo.org ne estas monfarema projekto kaj ĝia sukceso ĉefe dependas de entuziasma kunlaboro inter esperantistoj. Ĝi tamen postulas homfortojn, tempon, kaj retservilajn kostojn. Se vi ŝatus mone subteni ĉi-projekton, kontaktu nin.
#4. Kunlabori
Ĉiuj kunlaborproponoj estas bonvenaj. Gazet-redaktistoj estas kuraĝigataj enmeti informojn ĉe gazetejo.org. Eblas aldoni informan paĝon pri gazetoj kaj pri unuopaj gazetaj numeroj. Por rajti fari tion, unue kreu novan konton, kaj poste petu redaktajn (kunlaborajn) rajtojn per la ret-kontaktilo. Krom enretigo de informoj pri gazetoj kaj gazetaj numeroj.
Jen kelkaj sugestoj por plej efika enmetado de informoj ĉe gazetejo.org :
#5. Aliaj konsideroj
Gazetejo.org estis kreita per la senpaga libera programo Drupal.
Gazetejo.org subtenas ŝpareman paper-uzadon. Estas konsilata legi gazetajn numerojn ĉe la ekrano, aŭ presi gazetajn numerojn du-flanke, kaj poste donaci la presitaĵojn al loka esperanta klubo aŭ al esperantemaj amikoj.
Seksimaj, rasismaj kaj kontraŭtoleremaj aŭ agresemaj gazetoj estos forigitaj de La Esperanta Gazetejo. Por komenti pri enhavo de iuj gazetoj aŭ gazetaj numeroj ĉe Gazetejo.org, kontaktu nin.