Esperanta movado

Momenton!

Momenton! estas oficiala gazeto de Brazila Esperantista Junulara Organizo.

Temoj : | Esperanta movado |

Lokoj : | Brazilo |

Lingvoj : | Esperanto | Portugala |


Ĉefa retejo : Momenton

Eldonisto : Brazila Esperantista Junulara Organizo

Vikipedia ligilo

Ekapero : 2003-00-00

- > Ĉiuj gazetaj numeroj

Oni diras nun!

Oni diras nun! estas malofta sendependa eldonaĵo de la usona Esperanto-movado. Ni pretas diri ĉion -- eĉ la veron, se necese -- pri la sekretaj vivoj de la plej famaj esperantistoj. La redaktoro bonvenigas viajn demandojn, leterojn, "onidirojn" kaj fotojn.

Temoj : | Esperanta movado | Humuro |

Lokoj : | Usono |

Lingvoj : | Esperanto (NUR) |


Ĉefa retejo : Oni diras nun !

Ekapero : 2007-01-01

- > Ĉiuj gazetaj numeroj

La Lampiro

La Lampiro estas 24-paĝa kultura kaj movada revuo, oficiala organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) unuafoje aperinta sub tiu ĉi nomo en 1959. Ĝi estis trifoje reformita ĝis atingi la nunan grafikaspekton. Ĝi estas registrita kiel unu el la plej konstantaj kaj longdauxraj eldonaĵoj en Brazilo.

Temoj : | Esperanta movado | Kulturo |

Lokoj : | San Paŭlo |

Lingvoj : | Esperanto | Portugala |


Ĉefa retejo : Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP)

Vikipedia ligilo

Retpoŝta adreso : lalampiro (ĉe) easp.org.br

Ekapero : 1959-01-01

- > Ĉiuj gazetaj numeroj

Israela Esperantisto

Israela Esperantisto estas kultura, prihistoria kaj movada revuo venanta el Israelo. Krom aktualaj kaj historiaj artikoloj, ĝi ankaŭ prezentas riĉan kolekton de literaturaj verkoj tradukitaj samkiel originalaj.
La revuo tuŝas vastan spektron de temoj, kiel historion, Esperantistojn, tutmondiĝon, informadon kaj aliajn; pluraj artikoloj reaperis en aliaj gravaj E-periodaĵoj. Nemalhavebla parto de la revuo estas originala kaj tradukita literaturo, ofte aperanta la unuan fojon en E-mondo. Fondita en 1959 kiel “Nia Ligilo”, nuntempe ĝi estas kolora, 24-paĝa revuo, kiun konstante honorigas per siaj kontribuoj eminentuloj el la tuta mondo. En la retejo de la revuo eblas trovi enarkivigitajn numerojn (aperintajn ekde 2002), kaj iom post iom estas enretigataj la malnovaj kajeroj.

Temoj : | Diversaj | Esperanta movado | Kulturo | Lingvo(j) | Literaturo | Raportoj | Recenzoj |

Lokoj : | Israelo |

Lingvoj : | Esperanto |


Ĉefa retejo : Israela Esperantisto

Eldonisto : Esperanto-Ligo en Israelo

Vikipedia ligilo

Retpoŝta adreso : ie (ĉe) esperanto.org.il

ISSN :1565-3315

Ekapero : 1958-12-30

- > Ĉiuj gazetaj numeroj

La Ondo de Esperanto

La Ondo de Esperanto estas internacia sendependa magazino en Esperanto. Fondita en 1909 kaj fermita en 1917, ĝi refondiĝis en 1991 kaj nun estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando). "La Ondo de Esperanto" ĉiujare okazigas Internacian Fotokonkurson kaj literaturan konkurson “Liro”. Ĝi kunordigas elektadon de La Esperantisto de la Jaro.

Temoj : | E-movado tutmonda | Arto | Esperanta movado | Fotografado | Humuro | Kulturo | Lingvo(j) | Literaturo | Muziko | Recenzoj |

Lokoj : | Tuta mondo |

Lingvoj : | Esperanto (NUR) |


Ĉefa retejo : La Ondo de Esperanto

Eldonisto : Halina Gorecka

Retpoŝta adreso : sezonoj (ĉe) kanet.ru

Eldona loko :Kaliningrado (Ruslando)

Ekapero : 1909-01-26

- > Ĉiuj gazetaj numeroj

Syndicate content